Esperanto

Karaj Amikoj,
Ĉi tiu mesaĝo temas pri tio, kiel faciligi la estontecon por niaj infanoj kaj genepoj. Do ni sendu la suban ligilon al ĉiuj niaj konatoj – kaj enlande kaj eksterlande. La materialo estas preta en ĉiuj lingvoj de la Eŭropa Unio.

Ni scias, ke lerni fremdajn lingvojn estas malfacile kaj elĉerpe. Ĝi similas al grimpo sur krutan monton en nebulo. Sed ekzistas pli simpla vojo: lerni lingvojn kun la helpo de Esperanto.

Esperanto estas lingvo kreita por faciligi interkomprenon inter homoj de diversaj popoloj kaj por rompi lingvajn barojn. Ĝi estas simpla, logika kaj justa. Ĝia kono mallongigas la tempon necesan por lerni alian lingvon eĉ je duono. Infanoj lernas ĝin facile. Sufiĉas 20 minutoj ĉiutage dum du jaroj por ke ili regu ĝin preskaŭ sen peno – kiel ludon. Tiam la lernado de ajna posta lingvo, ekzemple la angla, fariĝas multe pli facila.

Sed kiel konvinki la mondon, ke tio eblas? Ni helpu, dissendante ĉi tiun mesaĝon. Se 1000 homoj plusendas ĝin al 100 konatoj, kaj eĉ nur ĉiu kvina reagos, ni gajnos dekojn da miloj da konsciaj aliancanoj.

Tio ne estas magio, sed efiko de skalo. Sciencaj esploroj, cititaj de Gregg Braden en la libro La Dia Matrico, montras, ke jam la kvadrata radiko de unu procento de la loĝantaro, agante kun profunda interna intenco, povas influi la tutan komunumon. Tia intenco resonas kun la realo kaj ĝin transformas.

Kadre de la teorio de morfaj kampoj de Rupert Sheldrake agas tie duobla forto: unuflanke resonanco de kolektiva konscio, aliflanke kvanto, kiu transiras en kvaliton. La kvadrata radiko de unu procento el kvarcent milionoj da loĝantoj de la Unio estas
malpli ol 1000 homoj. Sed ili devas esti entuziasmuloj. Se tia nombro fariĝos entuziasmaj pri tiu ideo, Esperanto komencos vivi propran vivon. Kiel dua lingvo ĝi fariĝos ne nur ebla, sed reala kaj proksima kiel matura frukto. Tio estas pli simpla ol ni pensas. Nur entuziasmo kaj persistemo estas bezonataj.

Ni faru, ke Esperanto fariĝu la lingvo kiu kunigas. Donu al niaj infanoj kaj genepoj ŝancon al pli facila komenco. Ili lernu kun ĝojo, ne kun timo. Kaj la mondo ekparolu per komuna, komprenebla voĉo.